Statuto - svisa-esperanto-societo-eo

Iru al enhavo

Ĉefmenuo:

Statuto

Statuto de la Svisa Esperanto-Societo (SES)

Art. 1 – Nomo

Svisa Esperanto-Societo (SES)
germane: Schweizerische Esperanto-Gesellschaft
france: Société suisse d'espéranto
itale: Società Esperantista Svizzera
romanĉe: Societad Svizra d'Esperanto.

Art. 2 – Fondo

Svisa Esperanto-Societo, fondita en 1903, estas asocio en la senco de la artikoloj 60-79 de la Svisa Civila Kodo.

Art. 3 – Celoj

Disvastigi en Svislando la lingvon Esperanto kaj ĝian kulturon.
Tiucele subteni iniciatojn, ankaŭ de aliaj esperanto-organizaĵoj svisaj, por informado kaj publikaj rilatoj favore al esperanto.

Art. 4 – Sidejo

La jura sidejo de Svisa Esperanto-Societo estas ĉe ĝia oficiala arkivejo, nome la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, fako CDELI.
La organiza adreso estas ĉe la Prezidanto aŭ alia persono indikita de la Estraro. La Estraro rajtas fiksi pliajn adresojn je kantona nivelo, pro informaj, publikrilataj aŭ fiskaj kaŭzoj.

Art. 5 – Lingvo

La oficiala lingvo de Svisa Esperanto-Societo estas esperanto, laŭ la ĉi-sekvaj referencaj tekstoj: Fundamento de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj Plena Analiza Gramatiko de Esperanto.

Art. 6 – Neŭtraleco

Svisa Esperanto-Societo estas politike kaj religie neŭtrala, respektante la principojn de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.


 

Art. 7 – Konsisto
La membraro de Svisa Esperanto-Societo konsistas el:
a) Membroj individuaj (fizikaj personoj). Ekzistas la ĉi-sekvaj kategorioj: infanoj kaj geknaboj [ĝis 18 jaroj], junuloj [ĝis 29 jaroj], plenkreskuloj, emeritoj, geedzoj.
b) Membroj juraj, kiuj ricevas triekzemplere la informilon de SES, sed havas nur unu voĉon en la Ĝenerala Kunveno. Reprezentanto de jura membro, kiu persone havas voĉdonrajton kiel individua membro de SES, havas fakte du voĉojn: la sian kajt tiun de la reprezentata organizaĵo.
c) Dumvivaj membroj.
d) Honoraj membroj. Ilin elektas Ĝenerala Kunveno laŭ propono de la Estraro.

Art. 8 – Kotizoj
a) Membroj individuaj plenkreskaj pagas bazan jarkotizon.
b) Infanoj aŭ geknaboj, junuloj, geedzoj pagas reduktitan jarkotizon.
c) Juraj membroj pagas la trioblon de la baza jarkotizo.
ĉ) Patronoj pagas duoblan bazan kotizon.
d) Por esti dumviva membro oni devas unufoje pagi la 20-oblon de la baza kotizo.
e) Honoraj membroj kaj estraranoj ne pagas kotizon.

Art. 9 – Voĉdonrajto
La voĉdonoj en la Ĝenerala Kunveno aŭ en skriba voĉdono validas per simpla plimulto de la partoprenantaj membroj, escepte de la decidoj pri ŝanĝo en la statuto aŭ likvido. Infanoj kaj geknaboj ne havas voĉdon-rajton. Ĉiu membro havas unu voĉon, escepte de la kazo en art. 7 b. Oni ne akceptas delegojn.

Art. 10 – Administra jaro
La administra jaro daŭras de la 1 a de januaro ĝis la 31 a de decembro.

Art. 11 – Monrimedoj
Ili rezultas el: a) kotizoj; b) donacoj; c) legacoj; d) agado de SES; e) subvencioj.


 

Art. 12 – Organoj
a) La Ĝenerala Kunveno (ĜK)
b) La Estraro (E)
c) La Kaskontrolantoj (KS)
d) La Konflikto-Komisiono (KK).

Art. 13 – Decidpova Instanco
Ĝi estas la membraro, per
a) Voĉdono en la Ĝenerala Kunveno
b) Skriba voĉdono.

Art. 14 – Ĝenerala Kunveno
La ĜK kunvenas ĉiujare en loko kaj je dato fiksitaj de la Estraro.
Kiam ne estas anoncita tagordo, validas la sekvaj punktoj:
a) Protokolo de la antaŭa ĜK
b) Agadraporto de la Estraro
c) Administra raporto de la Estraro
d) Raporto de la Kaskontrolantoj
e) Raporto de eventualaj komisionoj
f) Elektoj (laŭ la ĉeso de la mandatoj, kiuj normale daŭras tri jarojn).
Noto: Protokoloj kaj raportoj publikigitaj en la informilo de SES aŭ pere de alia rimedo ne estas laŭtlegotaj.

Art. 15 – Eksterordinara Ĝenerala Kunveno kaj skriba voĉdono
Ili okazas estrardecide aŭ je postulo de almenaŭ kvinono de la membroj.

Art. 16 – Estraro
La Estraro estas la plenuma instanco de Svisa Esperanto-Societo. Ĝi konsistas el minimume tri (maksimume sep) elektitoj fare de la Asembleo. La estraro organizas sin mem. La prezida funkcio povas esti plenumita de prezidanto, vicprezidanto aŭ de du kunprezidantoj laŭ reciproka interkonsento. La lingvoj kaj kulturoj ekzistantaj en Svislando estu laŭeble reprezentitaj.

Art. 17 – Kaskontrolantoj
La Kaskontrolantoj plenumas la taskon kontroli, konsili kaj helpi pri la librotenado, kaj raporti pri ĝi al la ĜK. Ili estas minimume du, plus eventualaj anstataŭantoj.

Art. 18 – Komisionoj
La Estraro povas elekti komisionojn por apartaj taskoj, sed ne rajtas transdoni siajn povojn al ili, se tiun transdonon ne difinas kontrakto kun la Estraro. La konvenciitaj komisionoj raportas ne nur al la Estraro, sed ankaŭ al la Ĝenerala Kunveno. La elekto de iliaj membroj devas esti konfirmita de la ĜK.

Art. 19 – Proponoj
a) Rajtas fari proponon la voĉdonrajtaj membroj.
b) Por esti publikigebla en la oficiala informilo aŭ per alia rimedo kaj poste diskutata en kunveno, propono devas alveni al la Estraro almenaŭ du monatojn antaŭ la koncerna kunveno. Ĝi estu subskribita de almenaŭ tri voĉdonrajtaj membroj.
c) En la kunveno la propono estas prezentata de la subskribintoj. Poste la prezidanto malfermas la diskuton donante la vidpunkton de la Estraro kaj proponante la akcepton aŭ rifuzon de la propono.

Art. 20 – Konflikto-Komisiono
a) Membro nekontenta pri io ajn koncerne la vivon de la societo aŭ la aktivecon de ties respondeculoj ne rajtas plendi antaŭ tribunalo, se li/ŝi ne direktis unue sian plendon al la Konflikto-Komisiono de SES.
b) La Konflikto-Komisiono konsistas el minimume tri arbitraciantoj, kiujn elektas la Estraro, se alvenas plendo. Tiuj arbitraciantoj ne necese devas esti membroj de SES.


 

Art. 21 – Gazeto
SES zorgas pri liverado de periodaĵo(j) al sial membroj. Ĝia aŭ ilia abono estas inkluzivita en la kotizo. La Estraro elektas la plej konvenan solvon kaj rilatas kun la redaktoroj. Eblas aparte aboni la informilon de SES sen esti membro. La Estraro fiksas la abonprezon kaj la anonctarifojn.

Art. 22 – Membriĝo
Membriĝo efektiviĝas per kotizpago. La Estraro rajtas rifuzi membriĝon. La rifuzito rajtas apelacii ĉe la ĜK.

Art. 23 – Eksiĝo kaj eksigo
a) Eksiĝema membro anoncu sin antaŭ la fino de la jaro. Ne pago de kotizo signifas eksiĝo.
b) La Estraro proponas al la KK la eksigon de membro, kiu agis kontraŭ la celoj de SES aŭ de la esperanto-movado ĝenerale. La eksigito rajtas apelacii al la venonta ĜK.

Art. 24 – Rilatoj kun UEA
Svisa Esperanto-Societo estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La membroj de SES, kiuj ne deziras esti registritaj kiel aligitaj membroj de UEA, povas efektivigi tiun deziron per skriba peto al la kasisto de SES.

Art. 25 – Ŝanĝo de la statuto
Parta aŭ tuta ŝanĝo de la statuto povas esti decidita de du trionoj de la voĉrajtaj ĉeestantoj en ĜK. La Estraro povas disdoni tiun laboron al speciala komisiono.

Art. 26 – Likvido de la societo
Likvido de la societo, krom en kazo de deviga likvido laŭ la Svisa Civila Kodo (art. 77-78) eblas nur se minimume du trionoj de la voĉdonrajtaj ĉeestantoj en ĜK akceptas tiun proponon. En la kazo de likvido, la restanta havaĵo estu transdonita al alia svisa esperanto-organizaĵo.


Statuto aprobita de la Ĝenerala Kunveno en Neŭŝatelo, 1966-03-23
kun modifoj 1998, 2001, 2002, 2006.

 
 
 
Reen al enhavo | Reen al ĉefmenuo